http://www2.polskieradio.pl/eo/dokument.aspx?iid=120787
Intertraktoj pri gaso
26.11.2009
Ĵaŭde en Varsovio daŭras laŭvica
etapo de la polaj-rusaj interparoloj koncerne gasliverojn. La polan flankon
reprezentas vicministro por la mastrumado, Jolanta Strzelec-Łobodzińska, la
rusan delegitaron prezidas vicministro por la energetiko, Anatolij Janovski.
Kiel memorigas Michał Szubowski, prezidanto de la Pola Nafta kaj Gasa Minado,
gravas ke la interkompreniĝio kun rusa liveranto de gaso estu atingita laŭeble
plej rapide, ĉar proksimiĝas vintro, periodo en kiu utiligo de energetikaj
krudaĵoj ĉiam kreskas. La nova dokumento validos ĝis la 2037-a jaro. Laŭ la
pola energetika strategio, estonte nur 40 procentoj de la gaso utiligata jare
en Pollando devenos el Rusujo, 30 procentoj devenos el landoj nord-eŭropaj kaj
samtiom de la landaj provizoj