http://www2.polskieradio.pl/eo/dokument.aspx?iid=120788

Polaj-ukrainaj rilatoj

26.11.2009
  • Kun dutaga laborvizito gastas en Pollando la prezidento de Latvio, Valdis Zatlers. Ĵaŭde li renkontiĝas kun la pola ŝtatestro Lech Kaczyński. Dum la interparoloj oni pritraktas kunlaboron de ambaŭ landoj sur la platformo de la Eŭropa Unio kaj kadre de NATO. Pridiskutata estas ankaŭ situacio en Kaŭkazio kaj en Ukrainujo. Morgaŭ prezidento Valdis Zatlers ricevos honor-ofican doktor-titolon de la Lublina Katolika Universitato.