http://www2.polskieradio.pl/eo/dokument.aspx?iid=120857

Robo laŭ jarcentoj

27.11.2009

La Mazovia Kulturcento en Radom invitas por la ekspozicio titolita „Robo”. La aŭtorinoj volas montri ne sole vestaĵon, sed ankaŭ elementon, kiu tra jarcentoj permesis konjekti la socian pozicion de la posedantino, ŝian civilan staton kaj riĉecon. Iliaopinie robo manifestas ankaŭ iujn konstantajn ecojn de la virina animo. Nome, malgraŭ ŝanĝiĝantaj modoj plimulto de junulinoj revas pri nupto en blanka, pompa robo, tre simila nun al la iama, malgraŭ tio, ke modoprojektistoj delonge popularigas tiuokaze alitipajn vestojn.