http://www2.polskieradio.pl/eo/dokument.aspx?iid=121076

Tataroj en Pollando

01.12.2009
  • En la loko Lebiedziew en la orienta Pollando okazis marde solenaĵoj dediĉitaj al la 330-jariĝo de la tatara ĉeestro en Pollando. Kiel elstarigis la reprezentanto de la lokaj aŭtoritatoj Tadeusz Łazanowski, la tatara malplimulto tre bele enskribiĝis en la historion de la Pola Respubliko – ilia dua patrujo. Aktuale pri la riĉo de la malnova  pola-tatara historio atestas bele konservitaj tataraj tombejoj, troviĝantaj en la regiono. La mardajn solenaĵojn ĉeestis ankaŭ membroj de la tatara malplimulto,  inkluzive de Tomasz Miśkiewicz – la mufio de la Muzulmana Religia Asocio de la Pola Respubliko.