http://www2.polskieradio.pl/eo/dokument.aspx?iid=121081

Polaj soldatoj en Afganlando

01.12.2009
  • La usona prezidento Barak Obama prezentos marde nokte novan strategian planon por Afganlando. Laŭ specialistoj li decidos direkti al tiu ĉi lando 30 mil aldonajn soldatojn. La usona ŝtatestro jam antaŭ kelka tempo turnis sin al NATO-ŝtatoj kun peto direkti tien kromajn fortojn. Kiel informis marde la pola ĉefministro Donald Tusk la decido pri eventuala kreskigo de la pola kontingento estos alprenita lime de 2009/2010. Laŭ la pola kabinetestro ne eblas ekskludi, ke Pollando decidos direkti aldonajn soldatojn al Afganlando, ĉar NATO-misioj estas prioritataj por nia lando.