http://www2.polskieradio.pl/eo/dokument.aspx?iid=121082

Polaj-finnaj rilatoj

01.12.2009
  • Lunde posttagmeze okazis renkontiĝo de la pola kaj la finna ministroj por la eksterlandaj aferoj,  Radosław Sikorski kaj Aleksander Stubb. Ambaŭ politikistoj deklaris sin favore al mildigo de la kondiĉoj,  baze de kiuj estas atribuataj vizoj al loĝantoj de najbaraj al la Unio landoj. Ili interparolis ankaŭ pri la engaĝiĝo de ambaŭ landoj en Aflanlando, pri la situacio de la landoj apud la Balta Maro kaj la pri la unia programo de la Orienta Partnereco. Laŭ la estro de la finna diplomataro ĝi estas unu el la la plej trafaj uniaj iniciatoj.