http://www2.polskieradio.pl/eo/dokument.aspx?iid=121172

Nombado de ĉamoj

02.12.2009
  • Dufoje en la jaro la laborantoj de la pola Nacia Tatry-montara Parko kaj de la slovaka TANAP nombras en la montaro ĉamojn. Ĵus finiĝis la aŭtuna nombrado de tiuj bestoj, kiuj en ambaŭ landoj estas strikte protektataj. Dank’ al tio la nombro de la  ĉamoj ĉe la pola flanko de kelkaj jaroj restas la sama  kaj aktuale egalas al ĉirkaŭ 120 ekzempleroj.  Plej ofte ĉamojn - laŭaspekte iom similajn al grandaj kaproj - eblas rimarki en la regiono de la Kvinlaga Valo aŭ proksime de la lago Marokulo.