http://www2.polskieradio.pl/eo/dokument.aspx?iid=121173

Stipendia subteno

02.12.2009
  • En Krakovo la 11-an fojon estis enmanigitaj stipendioj por junularo el la kamparaj regionoj. Nunjare la fondaĵo helpas al 35 studentoj el la tuta Pollando. Ekde la 1999-a jaro la stipendioj trafis al 400 mil junaj personoj. Krome la fondaĵo finance helpas pliriĉigi kolektojn de la  vilaĝaj bibliotekoj.  La fondaĵo subtenanta la edukadon de la gejunuloj el la vilaĝaj regionoj estis lanĉita de ne plu vivantaj Zofia kaj Władysław Pokus, la meritiĝintaj polkoloniaj aktivuloj el Kanado.