http://www2.polskieradio.pl/eo/dokument.aspx?iid=121174

Lingvaj problemoj de poloj en Litovio

02.12.2009
  • Bolesław Daszkiewicz, la estro de la komunuma administracio en la regiono de Soleczniki [Šalčininkai] en Litovio ricevis la ekzekuciistan ordonon forigi la starttabulojn en la pola lingvo. La informtabuloj kun la pollingvaj stratnomoj en tiu regiono, en kiu 80 procentojn de la loĝantaro konsistigas poloj troviĝas ĉefe sur la privataj domoj. Konforme al la Eŭropa Komunuma Ĉarto, kiun Litovio subskribis kaj ratifis, kaj ankaŭ konforme al la leĝo pri la naciaj malplimultoj sur la terenoj kohere enloĝataj de la naciaj malplimultoj ili rajtas havi la informsurskribojn en la propra lingvo. Kontraŭas tion la litova leĝo pri la ŝtata lingvo.