http://www2.polskieradio.pl/eo/dokument.aspx?iid=121175

Poloj avanas

02.12.2009
  • Pollando avanas inter la eŭropaj landoj por akiri celojn, difinitajn en la Lisbona Strategio. Temas pri tio, ke  la eŭropa mastrumado fariĝu la plej konkurenca en la monda skalo. Ekde la 2000-a jaro Pollando notis la 123-procentan kreskon de diplomitoj de la teknikaj kaj ekzakt-sciencaj fakultatoj. La sama kresko en la eŭropa skalo egalas al 33 procentoj. Laŭ la raporto de la Eŭropa Komisiono en Pollando nur 5 procentoj de gejunuloj ĉesigas la kleriĝadon ne atinginte la mezgradan nivelon. En Eŭropo la sama indico egalas al 15 procentoj.