http://www2.polskieradio.pl/eo/dokument.aspx?iid=121176

Debatas Sejmo

02.12.2009
  • Merkrede restarigis debatojn la pola Sejmo. I.a. estas traktata la registara projekto pri ŝanĝoj en la leĝo pri la sociaj asekuroj. La deputitoj ricevas ankaŭ la registaran informon pri la sekvoj de kontrakto pri la liveroj de la rusa gaso en la kunteksto de la energetika sekureco de la lando. La Sejmo konsideros krome i.a. korektojn de la Senato pri amendo de leĝo pri servoj por la militinvadidoj kaj militistaj invalidoj kaj pri monservoj por personoj direktitaj kaj deportitaj fare de la 3-a Regno kaj Sovetunio al la trudlaboro kaj labortendaroj.