http://www2.polskieradio.pl/eo/dokument.aspx?iid=121264

Premioj por sciencistoj

03.12.2009
  • Merkrede vespere en la varsovia Reĝa Kastelo estis enmanigitaj Premioj de la Fondaĵo Favore al la Pola Scienco. Per la tn. polaj Nobel-premioj oni distingis 4 sciencistojn. Inter ili troviĝis i.a. profesoro Jerzy Strzelczyk el la poznana Universitato de Adam Mickiewicz pro la disertaĵo dokumentanta la kontribuon de virinoj al la evoluo de la eŭropa civilizacio ekde la antikva epoko ĝis la 10-a jarcento. La premiojn oni enmanigis la 18-an fojon. Aliaj  distingitoj estas profesoroj Andrzej Koliński, Józef Barnaś kaj Bogdan Marciniec.