http://www2.polskieradio.pl/eo/dokument.aspx?iid=121266

Komuna heredaĵo

03.12.2009
  • La pola Sejmo en sia rezolucio pri la protekto de konfesilibereco kaj promociado de valoroj estantaj la komuna heredaĵo de la nacioj de Eŭropo kritike taksis la verdikton de la Eŭropa Tribunalo pri la Homaj Rajtoj malpermesanta pendigadon de krucoj en la italaj klasoj. Ĝi alvokis  la parlamentojn el la ŝtatoj de la Eŭropa Konsilio entrepreni komunan enpensiĝon pri tiu temo. Favore al la rezolucio voĉdonis 357 deputitoj, 40 kontraŭis ĝin kaj  5 sindetenis.