http://www2.polskieradio.pl/eo/dokument.aspx?iid=121340

Tulipoj por Chopin

04.12.2009
Bulboj de speciala tulipo-specio kultivita por omaĝi la 200-an naskiĝdatrevenon de Frederiko Chopin estis plantitaj ĵaŭde apud la monumento de la komponisto en la ĉefurba Łazienki-parko. La unuajn el inter 3600 bulboj plantis la ambasadoro de la Nederlanda Rreĝolando en Varsovio Marcel Kurpershoek, gvidanta komitaton de la Chopin-Jaro Waldemar Dąbrowski kaj direktoro de Łazienki-parko Przemysław Nowogórski. Ne estas sciate kian koloroj havos la floroj. Tio malkovriĝos surpize, kiam printempe la tulipoj ekfloros.  Chopin estas la laŭvica polo, kiu fieras pri propra tulipspecio. Inter aliaj poloj troviĝas astronomo Nikolao Kopernik, la pola heroino savanta dummilite judajn infanojn Irena Sendlerowa kaj la edzino de la pola prezidento Maria Kaczyńska.