http://www2.polskieradio.pl/eo/dokument.aspx?iid=121342
Ekspozicio de Jacek Malczewski
04.12.2009
120
oleaj pentraĵoj, 200 desegnaĵoj kaj akvarelaĵoj de Jacek Malczewski
estas rigardeblaj en la ekspozicio titolita “Mia vivio”
de la ĉefurba Nacia Muzeo. Per ĝi
la muzeo omaĝas tiun renoman polan aritston lige kun la
pasanta nunjare 80-a datreveno de lia morto. Laŭ
la ekspozicikomisaro Elżbieta Charazińska la pentroarto de Malczewski
senĉese fascinas same per sia formo kiel ankaŭ mesaĝo. La prezento
estas trisegmenta. La unua segmento
“Rememoroj de junaĝo” enhavas komencajn verkojn de la artisto
kontrastitaj kun liaj pli postaj tolaĵoj dediĉitaj al la
rememoroj. La parto “Omaĝo al la
arto kaj muzo” prezentas simbolajn verkojn el la matura
periodo de la artisto. La lastan segmenton “Malplenan kortegon”
konsistigas verkoj metafizikaj.