http://www2.polskieradio.pl/eo/dokument.aspx?iid=121482
Klimata pintrenkonto
07.12.2009
En
Kopenhago komenciĝas lunde la internacia klimata pintrenkonto. La mondaj
gvidantoj klopodos ellabori interkompreniĝon pri la limigo de la forcejgasa
emisiado ĝis la 2020-a jaro. Aferpledanto favore al detalaj interkonsentoj
estas la Eŭropa Unio, kiu alvokas envivigi la
ambiciajn planojn kontraŭbatali la globskalan varmiĝon. La pintrenkonton
partoprenas sume 15 mil delegitoj, inkluzive
de 100 ŝtatestroj kaj ĉefministroj el la tuta mondo. Pollandon reprezentas
la ĉefministro Donald Tusk. La debatoj daŭros ĝis la 18-a de
decembro.