http://www2.polskieradio.pl/eo/dokument.aspx?iid=121483

Estona prezidento en Pollando

07.12.2009
Lunde vespere la pola prezidento Lech Kaczyński gastigas en Belweder-palaco la ŝtatestron de Estonio, Toomas Hendrik Ilves. Ambaŭ politikistoj pritraktas antaŭ ĉio reciprokan kunlaboron energetikan kaj infrastrukturan. Krome oni traktas semajnfinajn prezidentajn balotojn en Rumanio, la situacion en Belorusujo kaj rilatojn de ambaŭ landoj kun Rusujo. Ambaŭ ŝtatgvidantoj interparolas ankaŭ pri NATO-misioj, laboroj de la Eŭropa Konsilantaro de Saĝuloj  kaj pri la situacio en la Unio post la envivigo de la Lisbona Traktato. La pola kaj estonta prezidentoj pritraktas ankaŭ temojn de la pintrenkonto de la baltaj landoj okazonta la 16-an de decembro.