http://www2.polskieradio.pl/eo/dokument.aspx?iid=121566

Plej malnova pola koruso

08.12.2009
  • Poznana Katedrala Koruso solenas marde sian 125-an establodatrevenon. Al la plej malnova muzika trupo en Pollando apartenas 76 muzikistoj. La koruso funkcias diversforme ekde la 15-a jarcento, kion pruvas konservitaj ĝis hodiaŭ dokumentoj. Sian aktualan nomon kaj formon ĝi ricevis la 8-an de decembro de la 1884-a jaro. La solena datrevena koncerto estas parto de la daŭranta en Poznano 7-a eldono de Mozart-festivalo.