http://www2.polskieradio.pl/eo/dokument.aspx?iid=121567

Muzeo de Solidareco

08.12.2009
  • Ekde mardo en Lodzo eblas viziti la Muzeon de Solidareco. Ĝi inaŭguris sian aktivadon per ekspozicio dediĉita al la milita stato en Pollando, kies anonc-datreveno pasas la 13-an de decembro. La muzeo, situanta ĉe la urba ĉefstrato Piotrkowska, troviĝas samloke, kie en la 80-aj jaroj funkciis la regiona centro de la movado Solidareco. Kunaŭtoro de la muzeo, Marian Miszalski, substrekas, ke ĝi celas ne nur memorigi historiajn eventojn, sed precipe amasan engaĝiĝon de poloj en la sendependigan movadon.