http://www2.polskieradio.pl/eo/dokument.aspx?iid=121568

Polaj-estonaj rilatoj

08.12.2009
  • Lunde en Varsovio okazis renkontiĝo de la pola kaj estona prezidentoj. Lech Kaczyński kaj Toomas Hendrik Ilves pritraktis duflankajn rilatojn kaj ankaŭ defiojn de la monda kaj regiona sekureco. Ĉi-sfere oni referencis aparte al kunaktivado kadre de NATO. Politikistoj donis ankaŭ atenton al la energetika sekureco en la Eŭropa Unio kaj principo de la eŭropa solidareco. La renkontiĝo kun la pola ŝtatestro finis la viziton de la estona prezidento en Polllando, antaŭe li ia. partoprenis inaŭguron de la akademia jaro 2009-2010 en la Eŭropa Kolegio en Natolin.