http://www2.polskieradio.pl/eo/dokument.aspx?iid=121651

Najbaroj: fremduloj kaj amikoj?

09.12.2009
  • Pri la pola-ĉeĥa translima kunlaboro diskutis marde en Katowice [la sud-okcidenta Pollando] merkatistoj, sciencistoj kaj diplomatoj el ambaŭ landoj. La renkontiĝo estis titolita „Najbaroj: fremduloj kaj amikoj?”. Laŭ la multjara konsulo de Ĉeĥio en Pollando Jozef Byrtus dum la lastaj 20 jaroj oni sukcesis realigi multajn bonajn iniciatojn. Temas ankaŭ pri ĉiam pli bona reciproka konatiĝo de ambaŭ nacioj, kvankam restas platformoj, rilate kiujn poloj scias nenion pri ĉehoj kaj ĉeĥoj nenion pri poloj. Daŭre restas ne utiligita potencialo de la komuna turisma kunlaboro.