http://www2.polskieradio.pl/eo/dokument.aspx?iid=121652

EU kaj najbaroj

09.12.2009
  • Komenciĝis la realigado de konkretaj projektoj kadre de la unia Orienta Partnereco. La programo celas proksimigi la eŭropuniajn landojn kaj 6 ŝtatojn situantajn malantaŭ ĝia orienta limo. Temas pri Ukrainujo, Kartvelujo, Moldavujo, Belorusujo, Armenio kaj Azerbajĝano. La kunlaboro ĉirkaŭprenas multajn agadkampojn,  same politikajn kiel ankaŭ ekonomiajn. Laŭ la pola ministro por la eksterlandaj aferoj Radosław Sikorski,  por ke la programo bone evoluu estas necesaj vizofavoroj por la civitanoj de tiuj eksteruniaj landoj. Necesas  ankaŭ prilabori principojn pri libera komerco inter ili kaj la Eŭropa Komunumo.