http://www2.polskieradio.pl/eo/dokument.aspx?iid=121802
Folklor-inspiroj en la pola artafiŝo
11.12.2009
La ĉefurba Muzeo de art-afiŝoj pretigis novan ekspozicion titolitan “Etno-afiŝo. Folklor-inspiroj en la pola artafiŝo”. Ĝia spronas pripensojn pri la maniero prezenti lokajn kulturojn kaj nacian identecon grafike. Komencante de la karakteriza por la limo de la 19-a kaj 20-a jarcentoj provo elformi nacian stilon, same sur la landa kiel ankaŭ loka ŝtupo - tra la maniero prezenti la nacion en la periodo de la komunista Pollando - ĝis la provo remalkovri la lokan identecon en la periodo de tutmondiĝo. La muzeo per sia ekspozicio ankaŭ ironie komentas la provojn de politikistoj utiligi etnajn simbolojn por siaj propraj celoj, aplikante ilin dum la publikaj kaj politikaj debatoj.