http://www2.polskieradio.pl/eo/dokument.aspx?iid=121803

Angelus por Josef Skvorecky

11.12.2009
Ĉeĥa verkisto Josef Skvorecky ricevis la Literaturan Premion de la Centra Eŭropo – Angelus. Oni distingis lin pro la libro “Aventuroj de anim-inĝeniero” kiu aperis en Pollando en la eldonejo Pogranicze - Limregiono. La unuan fojon nunjare oni atribuis ankaŭ premion por la plej bona tradukisto, kiun ricevis Andrzej Jagodziński tradukinta la premmitan libron. La Premio Angelus estas atribuata al prozverkistoj el la Centra Eŭropo pro la verkoj traktantaj temojn esencajn por la nuntempo, devigantaj al pripensoj kaj profundigantaj konojn pri la mondo de aliaj kulturoj. Oni atribuas ĝin de 4 jaroj en Vroclavo dum la aranĝo >Lanĉo de la Bonaj Libroj< . Kandidatojn por la premio proponas eldonejoj.