http://www2.polskieradio.pl/eo/dokument.aspx?iid=121804
Dokumentaj filmoj el la tuta mondo
11.12.2009
Dum la tuta pasanta semajno en Varsovio daŭris la 10-a Internacia Filmfestivalo WATCH DOCS. En ĝia kadro estis prezentitaj 80 plej bonaj mondaj dokumentaj filmoj. Ili estis prezentitaj en kelkaj sekcioj i.a. “Delikata ĉarmo de propagando” kaj “Mono bonfartas”. La unua prezentis situacion de la landoj, en kiuj i.a. mankas liberaj amaskonumikiloj dume dominas la ŝtata politiko de sukceso. Temas i.a. pri Belorusujo kaj Ĉinio. La dua sekcio permesis sekvi ligojn inter kapitalo, povo kaj foresto de la homaj rajtoj. Kadre de la aranĝo okazis ankaŭ tradiciaj podiaj diskutoj titolitaj “Proksimiĝoj”. Ĉi-foje ilia temo estis landoj kreiĝintaj post la malkomponiĝo de Sovetunio kaj ilia nuna situacio, same ekonomia kaj politika, kiel ankaŭ socia, inkluzive de la observado de homaj rajtoj.