http://www2.polskieradio.pl/eo/dokument.aspx?iid=121946

„Randregionoj 2009”

14.12.2009
  • La 16-jaraĝa Paweł Czarny el Dyneburg en Latvio ricevis Grand Prix de la Recita Konkurso por Poloj el Eksterlando „Randregionoj 2009”, kiu okazis semajnfine en Bjalistoko. La finalon de la 18-a konkurseldono partoprenis 26 recitantoj el 12 landoj de la mondo, kiujn  kunigas granda amo al la polaj lingvo kaj literaturo. La venkinto de la konkurso Paweł Czarny estas samtempe junula ĉampiono de Latvio pri la skermado.