En la
tuta Pollando oni diversmaniere omaĝis la pasintan lastdimanĉe
28-an datrevenon de la proklamo de la milita stato. En multaj urboj okazis manifestiĝoj
memorigantaj la stratincidentojn inter milico kaj civitanoj. Multloke estis
organizitaj podiaj diskutoj kun partopreno de politikistoj kaj historiistoj, klopodantaj
sumigi la eventojn de la milita stato.
Ĝi daŭris inter la 13-a de decembro 1981 kaj 22-a de julio 1983. En ĝia daŭro la
vivon perdis pli ol 100 personoj kaj pli ol 13 mil estis arestitaj.
Miloj estis reprezaliataj kaj maldungitaj pro la partopreno en la surstrataj
protestoj aŭ eĉ pro la sola membriĝo en „Solidareco”.