La pariza Muzeo de la Romantika Vivo preparas por
marto venontjare ekspozicion dediĉitan al Frederiko Chopin. La organizantojn
interesas ne sole la figuro de la komponisto, sed ankaŭ la atmosfeto kaj arto
de lia epoko. La ekspozicio – pri kio informis dum gazetara konferenco ĝiaj
komisaroj - estos titolita “La blua muziknoto”, kiun en la muziko de Chopin
aŭdis romanverkistino Geroge Sand kaj pentristo Eugene Delacroix. La pariza
muzeo prunteprenis por sia ekspozicio ĉirkaŭ 90 tolaĵojn de romatikaj
pentristoj. Rigardeblaj estos multaj dokumentoj kaj leteroj.