http://www2.polskieradio.pl/eo/dokument.aspx?iid=122026

Pola lingvo popularas

15.12.2009
  • Ĉiam pli multaj junaj kartveloj lernas la polan lingvon. Kreskantan popularecon ĝuas ne sole lingvokursoj organizataj en la kartvela ĉefurbo Tbiliso, sed ankaŭ en malgrandaj loĝlokoj situantaj proksime de la limoj kun Azarbejĝano kaj Dagestano. Multaj kartveloj revas pri studoj en Pollando, lige kun kio ili alproprigas ne sole la lingvon, sed ankaŭ konojn pri la polaj kulturo kaj tradicio. Dank’ al la pola subteno multaj kreiĝantaj tie lernejoj de la pola lingvo dispondas pri moderna komputila ekipaĵaro kaj retaliro.