http://www2.polskieradio.pl/eo/dokument.aspx?iid=122027

Ekonomia situacio

15.12.2009
  • Kiel informis Ĉefa Statistika Oficejo la prezoj de konsumvaroj kaj servoj kreskis en novembro je 3,3 procentoj kompare kun la sama periodo de la pasinta jaro. Tiuj donitaĵoj signifas kreskon de la jara inflacio kompare kun oktobro. Malgraŭ ioma kresko de la prezoj je varoj kaj servoj prognozoj estas optimismaj. Laŭ ekspertoj de la Nacia Pola Banko venontjare tiu indico malkreskos sub la inflacinivelon de la banko, kiu estas difinata sur la nivelo de du kaj duona procentoj.