En Varsovio eblas ĝui muzikon de Chopin ripozante surbenke.
Marde ĉe la renoma strato Krakowskie
Przedmieście oni instalis la unuan
multmedian benkon, ĉe kiu aŭdiĝas la muziko de la genia komponisto. La benko
ebligas ankaŭ laŭpete ricevi al la poŝtelefono informojn kaj fotojn ligitajn
kun tiu ĉi elstara pola komponisto. En Varsovio aperos sume 15 tiaj
benkoj, elfomronte la edukan itineron
laŭ liaj spuroj. La iniciato ligiĝas kun la pasonta venontjare 200-a
naskiĝdatreveno de Frederiko Chopin.