Pola historiisto Włodzimierz Borodziej el la Varsovia Universitato
fariĝos la venontjara laŭreato de la prestiĝa germana premio de Carl van
Ossietzky. Informis pri tio la aŭtoritatoj de la urbo Oldenburg atribuantaj la
premion. Per ĝi oni distingas la laboraĵojn de la pola historiisto pri la
polaj-germanaj rilatoj en la 20-a jarcento. Pravigante la premiatribuon oni skribis: „Lia aliro atestas pri la konvinko, ke la interpaciĝo
pola-germana estas la centra elemento de la eŭropa unueco”. La distingo estas
atribuata ĉiun duan jaron al personoj, kies scienca aktivado konformas al la
spirito de Carl van Ossietzky, germana
ĵurnalisto kaj verkisto, kontraŭlo de la 3-a Regno, laŭreato de la paca Nobel-premio 1936.