Maria
Kaczyński lumigis marde hanukajn kandelojn en la fenestroj de la prezidenta
Palaco. Ŝi distingis ankaŭ aktivulojn de la juda socio en
Pollando. Oficiran Krucon ricevis rabeno de Pollando Michael Schudrich kaj
Komandoran Krucon de la
Renaskiĝo de Pollando oni atribuis al Piotr Kadlicik, gvidanta la varsovian judan komunumon. Kiel li
deklaris la hanukajn lumojn eblas interpreti pli vastskale kiel ĝeneralan
simbolon de fideleco kaj identeco. La mardajn solenaĵojn en la Prezidenta Palaco
krom reprezentantoj de la juda socio partoprenis ankaŭ gejunuloj el lernejoj
kies patronoj estas Irena Sendlerowa kaj Lauder Morash.