La
pola ministro por la eksterlandaj aferoj Radosław Sikorski estadas merkrede por
unutaga vizito en Kievo. Li renkontiĝas kun sia ukraina samrangulo Peter
Poroszenko. Ambaŭ politikistoj debatas pri la ukraina celado al la Eŭropa Unio kaj pri energetika
kunlaboro. Radosław Sikorski interparolas merkrede ankaŭ kun la ĉefministro
Julia Tymoszenko kaj kun la gvidanto de la opozicio Viktor Janukowycz. Vespre
en la pola ambasado en Kievo ministro Sikorski enmanigas la premiojn Bene Merito pro apartaj
meritoj en la evoluigado de la polaj-ukrainaj rilatoj.