La Asocio E-Nederland finis la Zamenhofjaron per
simbola, duonpublika ceremonio. Oni transdonis al la ĉefkonservisto de la Universitata Biblioteko en Amsterdamo,
kiu gastigas la asocian bibliotekon kelkajn librojn, kiuj simbolas la trezorojn
el la originala kaj tradukita E-verkaro, prozo kaj poezio. La biblioteko de AEN
estis i.a. riĉigita per kelkaj lastaj eldonoj de Ludovikito.