http://www2.polskieradio.pl/eo/dokument.aspx?iid=122205

„La Historio de Jakobo”

17.12.2009
  • Tri murteksaĵoj, gobelenoj el la ciklo „La Historio de Jakobo” estas eksponitaj la unuan fojon post la dua mondmilito en Wawel-katedralo en Krakovo. La prezentitaj murtapiŝoj anstataŭis aliajn el la sama ciklo, kiuj estis transdonitaj por riparekzamenoj en la Laborejo de Teksaĵ-Konservistoj. Temas pri la donaco de la krakova episkopo Jan Małachowski en la 17-a jarcento por la krakova katedralo. La teksaĵoj kreiĝis  en Bruselo en la metiejo de Jakob van Zeunen baze de la desegnaĵoj el la 16-a jarcento. La ciklon „La Historio de Jakobo” formas ok  gobelenoj. La unua el la serio titolita „Abraham-servisto renkontas Rebekon ĉe puto” perdiĝis dum la milito.