Ĵaŭde pasas 20 jaroj post la inaŭguro de la ekonomiaj
transformiĝoj en Pollando. La ŝanĝoj estis komencitaj per la tn. Plano de Stabiliĝo,
kiun oni ĝenerala difinis „Blacerowicz-plano” pro la aŭtoranta ĝin financministro
Leszek Balcerowicz. En decembro 1989 prezentante en la parlamento la reformoplanojn
pri malaltigo de la inflacio, liberigo de la komerco kaj lanĉo de rapida
privatigo li avertis, ke la reformoj eĉ se malfacilaj kaj doloraj por la socio savos
la polan mastrumadon. Unu el plej dramecaj rezultoj de transformiĝoj estis la
superinta 20 procentojn senlaboreco en la 90-aj jaroj de la pasinta jarcento.