http://www2.polskieradio.pl/eo/dokument.aspx?iid=122207

Pola prezidento distingita

17.12.2009
  • Ĉi-semajne en la Prezidenta Palaco gastis reprezentantoj de la agantaj elmigre demokrataj movadoj el Kubo. Ili transdonis je la manoj de la prezidenta ministro Mariusz Handzlik la distingon por Lech Kaczyński, kiel dankesprimon pro la engaĝiĝo kaj subteno,  per kiu Pollando ĉirkaŭprenas la kubajn rifuĝintojn. La patrono de la distingo estas Carlos Roloff-Mialofsky, la naskiĝinta en Pollando  batalanto favore al kuba sendependeco komence de la 20-a jarcento. Oni difinas lin ofte ‘Kuba Kościuszko”. Laŭ la kubaj rifuĝintoj li estas la simbolo liganta niajn - forajn same geografie kiel ankaŭ kulture - landojn.