La pola
ĉefministro Donald Tusk inaŭguras merkrede viziton en Kopenhago, kie li
partoprenas debatojn de la Klimata
Pintrenkonto de UNO. Li certigis, ke
Pollando ne bremsos agadojn protektontajn la klimaton. La pola kabinetestro
informis, ke la esencaj por Pollando intertraktoj pri limigo de la karbonbioksido
en la Unio okazos
jam post la fino de la pintrenkonto. Tiam Pollando prezentos sian starpunkton pri
limigo de la karbonbioksida emisiado sur la nivelo ne damaĝonta la polan
mastrumadon.