http://www2.polskieradio.pl/eo/dokument.aspx?iid=122275

Eksterordinara muzikisto

18.12.2009
  Dominik Płoński la unusola plenumanto de violonĉela konĉerto per la dekstra mano ricevis ĵus la partituron de la dua vilonĉela koncerto speciale por li komponita, kiel persono handikapita sen la maldekstra mano. Vendrede en la Filharmonio de Kielce la juna muzikisto plenumas kune kun la orkestro la unuan speciale por li komponitan vilonĉelan konĉerton de Olga Has. En la daŭro de la historio oni komponis pianverkojn ankaŭ por unu mano. Kreis ilin Maurice Ravel kaj Sergiusz Prokofiew por la pianisto Alexis Weissenberg, kiu perdis la dekstran manon. Dominik Płoński antaŭ sia handikapiĝo ludis i.a. en la trupo Cello Academy, membriganta 12 plej elstarajn vilonĉelistojn de Eŭropo. Nun li gvidas klason de vilonĉelo en la krakova kaj la lodza Muzikaj Akademioj.