http://www2.polskieradio.pl/eo/dokument.aspx?iid=122276
Arkeologoj laboras
18.12.2009
Fotojn,
kiuj dokumentas la laborojn de la polaj kaj ukrainaj arkeologoj en
la antikva urbo Tyritake sur Krimeo eblas rigardi en la ekspozicio funkcianta
en la varsovia Nacia Muzeo. Dum 2 jaroj oni sukcesis i.a. malkovri
la defendomuregon de Tyritake kaj ankaŭ fundamentojn
de la 6-jarcenta baziliko. Temas pri la plej malnova frukristana preĝejo
en tiu ĉi mondoparto. La arkeologiaj esploroj estas gviditaj tie ekde
la 1932-a jaro, sed parto de komencaj malkovroj estis detruita dum
la militagdoj. Tyritake estis la greka urbo establita ĉirkaŭ la 6-a
jarcento antaŭ nia erao.