http://www2.polskieradio.pl/eo/dokument.aspx?iid=122277

Ekkoni aliulojn

18.12.2009
La urboaŭtoritatoj de Łomża (la nordoriemta Pollando) kune kun la tiea Ĉambra Filharmonio kaj la fondaĵo „Ocalenie” organizis ciklon da aranĝoj dediĉitaj al kulturoj de Kaŭkazio. La iniciato ligiĝas kun la funkcianta en la urbo centro por rifiĝintoj, en kiu estadas ĉefe ĉeĉenoj kaj kartveloj. En la daŭro de la aranĝoj la lokaj lernantoj partoprenas en la filharmonio okupojn pri la lernado de kaŭkaziaj dancoj kaj kantoj. Ili konatiĝas kun tipaj kaŭkaziaj pladoj. La aranĝo helpas al poloj konatiĝi kaj kompreni kulturon de la rifuĝintoj estadantaj en la loka centro por tiamaniere supervenki antaŭjuĝojn, kiuj povus aperi rilate la fremdan kulturon.