http://www2.polskieradio.pl/eo/dokument.aspx?iid=122278
Historio de cenzuro
18.12.2009
La
historio de la pola konspira eldoncirkuliga
sistemo estas prezentita en la ekspozicio
„Penso libera estas”. Eblas ĝin
rigardi en la ĉefurba Muzeo de Literaturo.
Oni prezentas la eldonatajn konspire inter la 1976 kaj 1989-a jaroj
librojn, revuojn, bultenojn kaj forografaĵojn, ankaŭ
la tiamajn presilojn kaj kopiilojn. Eksponaĵoj devenas el la Instituto
pri la Literaturaj Esploroj de la Pola Scienc-Akademio. Apartan atenton
en la ekspozicio oni donis al la komunista cenzuro prezentante same
siluetojn de verkistoj aŭ ĵurnalistoj, kiuj estis tutece malpermesitaj
de la cenzuro, kiel ankaŭ montrante
cenzuristajn intervenojn en unuopaj verkoj pretigataj al publikigo.