http://www2.polskieradio.pl/eo/dokument.aspx?iid=122411

Prezidentaj balotoj

21.12.2009
  • Andrzej Olechowski, la eksa estro de la pola diplomataro deklaris lunde, ke li kandidatiĝos por la prezidenta posteno dum la venontjaraj balotoj. Li samtempe informis, ke li prezentiĝos kiel sendependa kandidato. Sian decidon reveni al la politika agado, li difinis „la provo redoni al la socio ĝian voĉon, kiun strebas silentigi la plej grandaj nunaj partioj”. Jam baldaŭ Andrzej Olechowski prezentos sian programon. Sabate,  kiel komuna kandidato de la pola maldekstrularo estis oficiale prezentita kiel kandidato por la prezidenta posteno Jerzy Szmajdziński.