La eksa
defendoministro Andrzej Karkoszka gvidos la Konsil-konsilantaron ĉe la
komandantaro de la specialaj NATO-fortoj. Ĝi konsistas el 12 ekspertoj, difinataj saĝuloj. Ilia tasko estas difini
evoludirektojn de la specialaj fortoj de la Nordatlantika
Pakto. Laŭ la pola defendministro Bogdan Klich Andrzej
Karkoszka estas unu el la plej elstaraj polaj ekspertoj pri la militistaro. Li pretigis i.a. la
unuan en la historio de la polaj armeaj fortoj strategian raporton pri iliaj kapabloj,
kio fariĝis fundamento por necesaj reformoj.