http://www2.polskieradio.pl/eo/dokument.aspx?iid=122413

Interparoloj pri energetiko

21.12.2009
  • Lunde en Varsovio daŭras la polaj-litovaj interparoloj pri energetiko. En Pollando gastas la litova ministro Arvydas Sekmokas. Dum la renkontiĝo kun la pola ministro por la mastrumado Waldemar Pawlak oni traktis i.a.  la energetikan ponton inter niaj landoj. La interparoloj koncernas ankaŭ plukonstruon de la litova atomelektejo en Ignalina, kio estas la komuna iniciato de la baltaj landoj kaj Pollando. Ministro Arvydas Sekmokas renkontiĝas ankaŭ kun la estraro de la naftokonzerno Orlen, la posedanto de la litova natforafinejo en Moĵejki.