http://www2.polskieradio.pl/eo/dokument.aspx?iid=123166

Trarigardo de la E-Gazetaro

05.01.2010
Preskaŭ  dum unu monato atendis flankenmetitaj E-periodaĵoj, aldoniĝis pliaj – kelkfoje iom kurioze, amasiĝinte kiel kelkaj sinsekvaj numeroj.

     Apenaŭ  finiĝis nia Jubilea Jaro, sed la temo diversmaniere eĥas en la E-periodaĵoj. La unua paĝo de la 6-a pasintjara numero de “Norvega Esperantisto” aparte atentigas pri la 15-a de decembro, kiel la 150-a jubileo de Ludwik Zamenhof reliefigante, ke temas pri junulo kiu enmondigis Esperanton!

     Tre bele kaj simple tostas la prezidanto de NEL, Jardar E. Abrahamsen en sia enkonduka felietono. Citante la konatajn vortojn de la kanzono de Georgo Handzlik “Mi volas danki vin sinjoro Ludoviko” li traktas ilin kiel elirpunkton por sia komento, en kiu ni i.a. legas: “La 15an de decembro 1859, antaŭ 150 jaroj, naskiĝis Ludwik Lejzer Zamenhof. La strofoj de Handzlik bone peras la rolon, kiun ludis tiu kuracisto por multaj el ni: La persono Zamenhof mem fakte malmulte rolis. Li ne verkis tiujn librojn, kaj li ne estas la amiko, kiu venas el Francio, Japanio aŭ la iama Leningrad. Sed ni havas multajn bonajn (kaj kompreneble kelkajn malbonajn) spertojn ĝuste <dank’ al Esperanto>, danke al la lingvo”. – fino de la citaĵo. 

     La omaĝado de Zamenhof-Jaro en “Norvega Esperantisto” konsistis i.a.  en prezentado de la klasika citaĵo en la unuopaj revueldonoj. En la 6-a numero venas citaĵo el letero de Zamenhof al Javal el aprilo 1906: >Mi scias tre bone, ke ni havas ankoraŭ antaŭ ni tre longan kaj malfacilan bataladon ĝis la ideo de lingvo internacia venkos; sed mi estas tute konvinkita, ke la afero nun estas jam sole demando de tempo, ke ĝi jam neniam mortos kaj pli aŭ malpli frue nepre venkos” – fino de la citaĵo.

     Ĝi venkas pere de esperantistoj aktivantaj kaj alportantaj – ne ĉiam brue – sian kontribuon al la pluportado de tiuj ideoj. Al ili sendube apartenis Per Johan Krogstie, kiun “Norvega Esperantisto” en sia 6-a numero adiaŭas funebre, memorigante ke krom vigla aktivado ene de la movado kaj komunumo: “Ĝis la fino li aktivis provizante la gazetojn de Hedmarken per novaĵoj pri Esperanto kaj ofte rapide intervenante pri aktualaj aferoj, kiuj rilatis al lingva diskriminacio aŭ aliaj lingvaj demandoj”, ke Per Johan Krogstie “ankaŭ aplikis E-on en sia laborejo: Kiel estro de la fervoja muzeo li prozorgis, ke ĉiuj ŝildoj portu klarigan tekston en Esperanto, aldone al kelkaj naciaj lingvoj”.

     La ideo de lingvo internacia venkas dank’ al tiaj homoj, kiel Elna Matland – al kies silueto estas dediĉita multa loko en la 5-a numero de “Norvega Esperantisto”, lige kun la fakto, ke reĝo Harald la 5-a de Norvegio honoris ŝin per la Reĝa Arĝenta Medalo pro Merito. La vicgurberniestro de Hordaland menciante ŝiajn meritojn por la norvega socia vivo – reliefe menciis ankaŭ ŝian agadon en la E-movado.

     “Priokupiĝo por junuloj en financa krizo” estis la temo de komuna Seminario de la ĉina, korea kaj japana junuloj planita por la lastaj tagoj de decembro en Nankino, Ĉinio. Aliĝalvoko al ĝi inaŭguras la lastan numeron de “Esperanto en Azio”, kiu riĉe pridokumentas la ĉiam pli viglan kaj ĉiam pli vastan E-movadon en Azio alportante informojn el Indonezio, Irano, Israelo, Japanio, Ĉinio, Koreio, Nov-Kaledonio, Vjetnamio, Pakistano, Barato.  Plej multan atenton prenas la laboroj el Mongolujo lige kun la planita por la mezo de junio 6-a Azia Kongreso, okazonta sub la devizo “Azia Harmoniiĝo per Esperanto”. La kongreso aŭguriĝas kiel impona aranĝo kaj iom bedaŭrinde estas (pro tempo kaj distanco), ke ĝi iom tro proksimas al la ekstereŭropa Universala Kongreso en Kubo.

     Azio, prefere Japanio  kaj la japana kulturo en Esperanto riĉe speguliĝas en la 70-a numero de “Gazeto Esperanto”. Ĉio ĉi dank’ al la pasintjara aprila prelegvizito de UEA-estrarano Hori Yasuo kaj lia amiko Bin i.a. en la franca Le Mans. La raporton pri ilia vizito en ĉi tiu urbo, sed ankaŭ en la apuda ĉe la tombo de Gaston Waringhien kompletigas la kontribuoj de André Cherpillod pri la Japana Lingvo kaj pri ĝia skribo. “Gazeto Esperanto” jam per la 4-a segmento  proksimigas la historion de la Esperanista Grupo de Sarthe, ĉi-foje aludante al la eventoj en la 1908-a jaro. Inter multaj interesaj informoj tradicie aperigataj spegule en la franca kaj Esperanto – kun aparta konsidero de lingvaj kaj kulturaj demandoj -  ni elplukis jen raporton pri franca fervojista kongreso en Bretonio, jen omaĝon al la 100-jariĝinta Bérangère  Cheverry, longdaŭra aktivulino de la franca E-movado, kiun mi mem tre bone memoras pro ŝiaj regulaj informuj rilataj al Grezijono, sendataj siatempe al nia redakcio.

     Iom surprize per unu salto sur mia skribotablo aperis eĉ tri sinsekvaj numeroj de “La Revuo Orienta”. Unue ni donu la atenton al la oktobra. La sama aŭtoro, kiu en “Gazeto Esperanto” raportis pri la bretona fervojista kongreso, en la klerigaj paĝoj de la japana revuo skribas pri Bretonio kaj ĝiaj legendoj. Temas pri Jean-Pierre Ducloyer, kiu allogas al ĉi tiu eksterordinara  regiono de Francio, konata jam al multaj esperantistoj ankaŭ pro la tradiciaj renkontoj en Plouzek. Sed pasintjare multe pli amase la mondan esperantistaron logis Pollando pro la 94-a Universala Kongreso. Ĝi riĉe speguliĝas en la oktobra numero de “La Revuo Orienta” jen traktata kiel UK ligita al Zamenhof, jen alrigardita tra la prismo de la komitataj kunsidoj, sekve kunsidoj de KAEM. Bjalistoko – estis loko, kie krome oni diskuis pri la komuna japana/korea kongreso en 2011-a jaro kaj al stato de tiuj preparoj donas la atenton JEI-prezidanto. Mian apartan atenton kaptis la raportoj pri la ĉeeokazaj vizitoj en Varsovio. Atentokaptaj estas la rememoroj de kongresano, kiun ravis cikonioj  kaj bizonoj, kaj de alia karavanano, kies valizo ambaŭflanke pezis same. Komence pro liaj, revene pro la  reciprokitaj donacoj. Krom la bjalistoka kongreso aperas ampleksa raporto pri ILEI-konferenco en Krakovo.

     Al la kongreso, sed tiu de TEJO estas dediĉita preskaŭ ekskluzive la tuta lasta numero de “TEJO Tutmonde”, enhavante la Jaran Raporton de TEJO 2009 kaj rezolucion de la lasta IJK. 

     Jam fine de mia trarigarda foliumado mi danke konfirmas la ricevon de la lasta numero de “Puraj Pulmoj”, kiu i.a. enhavas la raporton pri la asocia kunsido dum la bjalistoka UK. Mi dankas pro la 3-a kaj 4-a numeroj de “La Kontakto”, la organo de Nederlanda Societo de Blindaj kaj Malfortevidantaj Esperantistoj”. Ĉiam interesaj. Ni danke konfirmas la lastan pasintjaran numeron de la trimonata revuo el Belgio “Esperanto en Marche” kun riĉaj informoj pri la kluba vivo. Kun plezuro mi legis simile riĉan je raportoj, fotoj kaj informoj decembran informilon de la Esperantista Bruselo Grupo. Eĉ du programoj de la januaraj merkredaj kunvenoj rilatas al la nunjara UK-lando, Kubo