http://www2.polskieradio.pl/eo/dokument.aspx?iid=123815

Pola-juda historio

15.01.2010
  •  En subtegmento en Israelo oni malkovris taglibron de Pola Elster pereinta en la varsovia kvartalo Żoliborz en la 1944-a jaro. Ŝi estis juddevena polino loĝanta dum la milito en la varsovia geto, tie ŝi ankaŭ partoprenis insurekcion en la 1943-a jaro. Post ĝia trudpacigo germanoj forveturigis ŝin al labortendaro en la loko Poniatowa [la sud-orienta Pollando]. De tie ŝi sukcesis fuĝi kaj reveni al la pola ĉefurbo, por tuj engaĝiĝi en la konspiran agadon kaj sekve partopreni la Varsovian Insurekcion, eksplodintan la 1-an de aŭgusto 1944-a. Dum ĝiaj bataloj Pola Elster pereis. Ŝian tagĵurnalon savis fratino, kiu post la milito elmigris al IsraeloLa dokumenton oni retrovis nur antaŭnelonge kadre de la kampanjo “Subtegmento”, lanĉita de la jerusalema Muzeo de Geto-batalantoj. Laborantoj de la muzeo alvokis judojn el Israelo, Pollando kaj Usono trarigardi familiajn memoraĵojn, kies parto ne nur bildigas personajn vivovojojn, sed ankaŭ - kiel en la kazo de Pola Elster - pruvas interplektiĝadon de la pola kaj juda sortoj.