http://www2.polskieradio.pl/eo/dokument.aspx?iid=123930

Tago de Enmigrulo kaj Rifuĝinto

18.01.2010
  • Dimanĉe la 96-an fojon la katolika eklezio solenis Mondan Tagon de Enmigrulo kaj Rifuĝinto. Nunjare apartmaniere oni donis atenton al situacio de la plej junaj enmigruloj. Lige kun tio en Lublin [la orienta Pollando] dum la tuta tago daŭris informkampanjo pri la situacio de rifuĝintoj en tiu ĉi regiono de Pollando. Specialajn okupojn gvidis Centro de Volontula Laboro, kiu kune kun Centro de Animzorgado por Junuloj invitas al engaĝiĝo en volontulan aktivadon favore al rifuĝintoj. Eblis ankaŭ gustumi tradiciajn pladojn preparitajn de la rifuĝintoj estadantaj en Lublino.