Ekde la 14-a de januaro en la
varsovia flughaveno Okęcie aviadiloj povas surteriĝi eĉ dum densa nebulo aŭ
neĝblovado. Jam funkcias la duagrada sistemo ILS, kiu helpas surteriĝi al
flugmaŝinoj dum malfacilaj veterkondiĉoj. 10 polaj flughavenoj estas ekipitaj
per la malpli kompleksa unuagrada sistemo ILS. Dume la plej grandaj mondaj
flughavenoj - en Londono,
Frankfurto kaj Tokio - disponas pri la triagrada ILS,
ebliganta surteriĝojn ĉe preskaŭ nula videbleco.